galeas/o PIV1
galeaso
- Eŭropa granda velŝipo trimasta kun remiloj, uzata milite kaj transporte en la 16a kaj 17a jarcentoj: la ŝipestro rapidis trans la remistajn benkojn en la mezo de la galeaso al la alta konstruaĵo en la pruo, kie dormis liaj viroj [1] ĉe la fino de aliaj kvar ir-tagoj, li atingis la maron je dek du kilometroj de la galeaso [2].
1.
S. Lagerlöf, trad. S. Engholm:
La mono de sinjoro Arne, 1933
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
- angle:
- galleass, galliass
- beloruse:
- галеас, гальес
- ĉeĥe:
- galeje, galéra, veslice
- france:
- galéace, galéasse
- germane:
- Galeasse
- hispane:
- galeaza
- hungare:
- galeasz
- itale:
- galeazza
- nederlande:
- galjas
- pole:
- galeasa
- portugale:
- galeaça
- slovake:
- galeasa
- ukraine:
- галеас, гальєс (велика ґалера)