galaktoz/o
galaktozo
-
Simpla sukero,
kies molekuloj havas ses karbon-atomojn kaj kiu dum digestado
kune kun glukozo estiĝas el laktozo:
la aŭtoro trovis, ke ĉ. 57% da sukeroj konsistas el galaktozo
[1];
heksozoj: glukozo, fruktozo, galaktozo
[2];
laktazo aŭ β-galaktozidazo estas la enzimo partoprenanta en la
hidrolizo de laktozo al galaktozo kaj glukozo
[3];
la kaŭzoj de la denaska katarakto povas esti:
rubeolo dum la gravedeco, malesto de la galaktozo
[4].
- beloruse:
- галяктоза
- ĉine:
- 半乳糖 [bànrǔtáng]
- france:
- galactose
- germane:
- Galactose
- ukraine:
- галактоза