*furaĝ/o PV

*furaĝo  

AGR Ĉiu rikoltita herba vegetaĵo, verda aŭ sekigita, servanta por nutri brutojn.
angle:
forage, fodder
beloruse:
корм, фураж
bulgare:
фураж
france:
fourrage
germane:
Tierfutter, Viehfutter
hispane:
forraje
hungare:
takarmány
nederlande:
voeder
pole:
pasza
portugale:
forragem
rumane:
nutreț
ruse:
корм, фураж
svede:
foder, djurfoder

furaĝi

(tr)
Provizi per furaĝo: la gastejestro envenis kaj sciigis, ke la ĉevaloj furaĝitaj jam estas pretaj [1].
1. M. Escherich, trad. A. Bader: Maruŝka, en: Du Amosentaj Noveloj, 1947
france:
donner du fourrage (à)
pole:
karmić

furaĝujo  

AGR Ujo, ordinare en formo de aĵura rako, en kiu oni provizas la furaĝon de brutoj: la mastro ... kondukis ĝin en la stalon kaj plenigis per fojno la furaĝujon [2]. VD:kripo1
2. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
france:
râtelier
pole:
paszarnia

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.