9fot/o PV
9foto
↝ 
Fotografaĵo: ĉi tie estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj ruĝarmeanoj [1]; oni laŭplaĉe kunmetas fotojn, muzikon, tekston, fonon, kolorojn [2]; ĝi ja estas multflanka fotoalbumo pri Esperantujo [3]; la romano estas kvazaŭ fotobildo (foto) de la tiamaj socioj en Sovet-Unio kaj Germanio [4]; fleksiĝintaj nudigitaj dancistinoj dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj [5].
Rim. 1: Ŝajnas, ke la formo „foto“ estas nun multe pli uzata, ol ĝia teoria ekvivalento „fotaĵo“. Konsiderante, ke la radiko havas verban karakteron, hereditan de ĝia Fundamenta praulo fotograf kaj sankciitan de PV kaj PIV1 , la uzo de simpla o-derivaĵo por signifi aĵon estas pravigebla per la fakto, ke temas pri „rezulto de fotado“. Male, en PIV2 oni konsideris, ke la radiko fot ne devenas de fotograf, sed baziĝas sur la internacia vorto „foto“ kaj havas substantivan karakteron. Ĉi tion ŝajnas tamen kontraŭi la aperantaj en la sama verko kunmetaĵoj „kontraŭfoto“ kaj „veturfoto“, difinitaj kiel agoj, aŭ pli kerne la fakto, ke la difinoj de „fotilo“ kaj „fotisto“ pli bone taŭgas por verba, ol por substantiva radiko. Fine, la 9a Oficiala Aldono citas „foto“ unue, „foti“ due. Do „foto“ estas radika baza vorto kaj „foti“ estas oficiala kunmetaĵo [6].Rim. 2: Pro nacilingva influo la kunmetaĵoj, de kiuj fot estas la maldekstra elemento, emas konservi la ligvokalon, eĉ kiam ĝi estas tute superflua: fotoalbumo, fotoaparato. Ni konsilas pritrakti la radikon fot kiel iun ajn alian radikon kaj anstataŭe diri: fotalbumo, fotaparato, fot(o)portreto...
1.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2a
2. B. Pabst: Sendu elektronikan poŝtkarton, Monato, 1999:6, p. 15a
3. K. Enderby: Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, Antaŭparolo
4. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 4a
5. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2a
6. Akademio de Esperanto: Akademia Vortaro, fot/
2. B. Pabst: Sendu elektronikan poŝtkarton, Monato, 1999:6, p. 15a
3. K. Enderby: Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, Antaŭparolo
4. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 4a
5. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2a
6. Akademio de Esperanto: Akademia Vortaro, fot/
- angle:
- photo, photograph
- beloruse:
- фота, фотаздымак
- bulgare:
- снимка
- france:
- photo, photographie (image) ~oalbumo: albums de photos, album photo ~oportreto: portrait (photographique)
- germane:
- Foto
- hispane:
- fotografía
- hungare:
- fénykép, fotó
- nederlande:
- foto
- pole:
- fotografia, zdjęcie
- ruse:
- фото, фотоснимок
9foti PV ↝
-
(tr)
Fotografi: mi volis foti la tiean barilon, sed policisto malpermesis tion [7]; jam venis ĵurnalisto, kiu ekfotis [8]; la opoziciuloj, antaŭ ol enurnigi siajn balotkartojn, ilin fotis per poŝtelefono por pruvi siajn voĉojn [9]; la usona satelito F15 dum kvin minutoj fotis Litovion el la kosmo [10].
7.
W. Klag: Bariloj kontraŭ bomboj, Monato, 1999:3, p. 7a
8. Monato, Helga Rapley: Blanka dramo en Bureso, 2004
9. Monato, Karlo Juhász: Pri falko kaj talpoj, 2005
10. Monato, Last: Luma lando, 2004
8. Monato, Helga Rapley: Blanka dramo en Bureso, 2004
9. Monato, Karlo Juhász: Pri falko kaj talpoj, 2005
10. Monato, Last: Luma lando, 2004
- angle:
- photograph
- beloruse:
- фатаграфаваць, здымаць (фатаграфічна)
- france:
- photographier, prendre en photo
- germane:
- fotografieren, ablichten, knipsen
- hispane:
- fotografiar
- hungare:
- fényképezik, fotózik
- nederlande:
- fotograferen
- pole:
- fotografować
- portugale:
- fotografar, tirar fotografia
- ruse:
- фотографировать, снимать (на фотоплёнку)
fotado
↝ 
- Fotografado: societo, okupiĝanta pri fotado [11]; kreskanta intereso pri la naturo kaj ofte pri fotado [12]; aera fotado kaj filmado [13].
11.
Monato, Karlo Juhász: Ĉu komerco helpas?, 2003
12. Monato, Saliko: Nestokestoj, 2010
13. Monato, last: Malsukcesa aviado, 2015
12. Monato, Saliko: Nestokestoj, 2010
13. Monato, last: Malsukcesa aviado, 2015
- angle:
- photography
- beloruse:
- фатаграфаваньне
- ĉeĥe:
- focení, fotografování
- france:
- prise de vue (photo)
- hungare:
- fényképezés, fotózás
- nederlande:
- fotograferen (z.nw.)
- pole:
- fotografowanie
- ruse:
- фотографирование
- slovake:
- fotografovanie
fotaĵo ↝
Fotografaĵo: montrante la miniaturon de la viro en la medaliono, li transdonis al Jane la fotaĵon [14]; ĉia stilo, ĉia tekniko estis videblaj […] komplikaj mekanikaj aparatoj, fotaĵoj, skulptaĵoj ĉiamaterialaj, pormomentaj kreaĵoj […] [15].
14.
E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, 2005
15. Monato, Franz-Georg Rössler: Arto kreas arton, 2012
15. Monato, Franz-Georg Rössler: Arto kreas arton, 2012
- angle:
- photo, photograph
- germane:
- Fotographie
- pole:
- fotografia, zdjęcie
- ruse:
- фотоснимок
fotilo
↝ 
Fotografilo: la besto resaltis en la arbaron, antaŭ ol mi povis levi la fotilon [16]; homoj kiuj, kun fotilo aŭ filmilo en la manoj, ĉiumatene klopodas akiri la plej mirigajn bildojn [17]; se la fotilo estis proksima al la fotota persono, ekzemple ĉe portretado, sur la kolora bildo la okuloj aperis ruĝaj [18]; ciferecaj fotiloj [19].
16.
W. Schad: Orinoko-delto:
Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000:11, p. 20a
17. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
18. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
19. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
17. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
18. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
19. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
- angle:
- camera
- beloruse:
- фатаапарат, фатакамэра
- ĉeĥe:
- fotoaparát, fotografický aparát, foťák
- france:
- appareil photo
- germane:
- Fotoapparat, Kamera
- hispane:
- cámara fotográfica
- hungare:
- fényképezőgép
- nederlande:
- fototoestel
- pole:
- aparat fotograficzny
- ruse:
- фотоаппарат, фотокамера
- slovake:
- fotoaparát
fotisto
↝ 
- Fotografisto: Johano estas mezaĝa profesia fotisto [20]; sur la foto mi gluiĝis al la panjo kaj estis iom timema pro la fotisto kaŝita malantaŭ la nigra tolo de la fotilo [21]; antaŭ duonjarcento fotistoj komencis uzi fulmolumilojn [22].
20.
Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
21. S. Štimec: Morto en Melburna tramo, Monato, 1997:8, p. 24a
22. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
21. S. Štimec: Morto en Melburna tramo, Monato, 1997:8, p. 24a
22. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
- angle:
- photographer
- beloruse:
- фатограф
- ĉeĥe:
- fotograf
- france:
- photographe
- germane:
- Fotograph
- hispane:
- fotógrafo
- hungare:
- fényképész, fotográfus
- nederlande:
- fotograaf
- pole:
- fotograf
- ruse:
- фотограф
- slovake:
- fotograf
tujfotilo ↝
Fotilo, kiu liveras tujan surpaperan bildon: teknikaĵoj […] inkluzive telefonon, sterean amplifilon, laserdiskilon, tujfotilon [23].
23.
AMT: Riparoj kaj donacoj,
Nia Bulteno, 2004-01-03 (83)
- angle:
- instant camera
- france:
- appareil photo instantané
- pole:
- polaroid
fotaparato, fotoaparato
↝ 
Fotografilo: Otto, kun fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo [24]; se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros [al la urbodomo], [25]; ĉirkaŭ mian kolon mi metis malmultekostan forĵeteblan fotoaparaton, kiu estis nek malmultekosta, nek forĵetebla, nek nur fotilo [26].
24.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 6a
25. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Ho bela naskiĝurbo!
26. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 7a
25. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Ho bela naskiĝurbo!
26. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 7a
- angle:
- camera
- ĉeĥe:
- fotoaparát, fotografický aparát, foťák
- france:
- appareil photo
- germane:
- Fotoapparat
- hispane:
- cámara fotográfica
- hungare:
- fényképezőgép
- nederlande:
- fototoestel
- pole:
- aparat fotograficzny
- ruse:
- фотоаппарат
- slovake:
- fotografický aparát
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.