1fiktiv/a JED

fiktiva

1.
Nereala, ŝajna, trompa, malvera, neekzitanta: En la listo estas multe da fiktivaj membroj VdE ; fiktivaj kontoj de bilanco VdE ; Mi ja skribis tute alian nomon de la forsendinto kaj fiktivan adreson [1].
2.
Nereala, kvazaŭa, konvencia, supozita: Fiktiva estas la supozita komparo, se ĝi esprimas troigon, neeblaĵon, aŭ ion evidente ne-faktan: li staris konsternite, kvazaŭ la ĉielo estus falinta sur lin PAG ; konsideri la judojn kiel realan nacion, ne fiktivan [2]; la fiktiva rekto, kunliganta la Sunon kaj la Teron, kiuj samrapide kuras sur sia orbito [3].
3.
Fikcia: ekzistas ĉirkaŭ ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto estas fiktivaj, kaŭzis tre viveman impreson [4]; fiktivaj poemoj de reala Lojko […] permesas pli profunde eksenti la odoron de tiu epoko [5].
1. Zdeňek JIROTKA, tr. Josef CHVOSTA: La reguloj ŝanĝiĝis, la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32).
2. Josef MEISL, tr. N.Z. MAIMON: Hilelismo, la nica literatura revuo n-ro 5/4
3. Rejtő Jenő, tr. László BALÁZS: Fred la malpura intervenas
4. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
5. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, 2004
angle:
fictitious
beloruse:
фіктыўны
ĉeĥe:
fiktivní, imaginární
ĉine:
虚构 [xūgòu]
france:
fictif, fictionnel
germane:
fiktiv, ausgedacht
hispane:
ficticio
hungare:
fiktív, kitalált
katalune:
fictici
nederlande:
fictief
pole:
zmyślony, fikcyjny, urojony
portugale:
fictício
ruse:
фиктивный
slovake:
neskutočný
ukraine:
фіктивний, мнимий, уявний, вигаданий

administraj notoj