1fetiĉ/o LR

fetiĉo

1.
REL Objekto respektegata de sovaĝuloj kiel sidejo de magia povo, aŭ kiel loĝejo de diaĵo: mi rezonadis pri la fetiĉo „rapideco“ [1]. VD:idolo.
2.
Amuleto, talismano: la taŭro plifirmiĝis kiel fetiĉo ŝovinisma kaj masklisma, uzata eĉ kvazaŭ blazono centre de la hispana flago [2]; fronte de la domoj estas malgrandaj teramasoj, enhavantaj fetiĉojn kaj familiajn diaĵojn [3].
3.
(figure) (malofte) Persono, konsiderata kiel netuŝebla, nekritikebla.
1. Stefan Maul: Morti pro prestiĝo, Monato, 2000/10, p. 5
2. Monato, Hektor Alos i Font: Pri kato, rato, ŝtato kaj azeno, 2005
3. Monato, Adjé Adjévi: Kutamaku, la lando de Betamariba, 2012
angle:
fetish
beloruse:
фэтыш
bulgare:
фетиш
ĉine:
1. 物神 [wùshén] 3. 偶象 [ǒuxiàng]
france:
fétiche
germane:
1. Fetisch 3. Gott, Abgott
hispane:
fetiche
hungare:
1. fétis 2. fétis, kabala(tárgy) 3. isten (emberről), bálvány (emberről)
japane:
物神 [ぶつかみ], 呪物 [じゅぶつ], 迷信的崇拝の対象 [めいしんてきすうはいのたいしょう], フェティッシュ
nederlande:
fetisj
pole:
fetysz
portugale:
fetiche
ruse:
фетиш
ukraine:
фетиш

fetiĉismo

1.
REL Religia rilato inter homo kaj fetiĉoj: fetiĉisma religio [4].
2.
PSI Amo al objekto simile kiel ordinare al homoj: netuŝebleco de la Fundamento ne en senco de fetiĉismo, kiel malvere diras niaj kontraŭuloj, sed en senco de malpermeso de rompado [5]; fetiĉisma respekto por la libroj [6].
3.
(figure) (malofte) Blinda admira fido al iu persono.
4. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui, 2009
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
6. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993
angle:
fetishism
beloruse:
фэтышызм
bulgare:
фетишизъм
ĉine:
拜物教 [bàiwùjiào]
france:
fétichisme
germane:
1. Fetischismus 2. Fetischismus 3. Hörigkeit
hispane:
fetichismo
hungare:
fetisizmus
japane:
物神崇拝 [ぶつかみすうはい], 呪物崇拝 [じゅぶつすうはい], フェティシズム, 拝物愛 [はいぶつあい]
nederlande:
fetisjisme
pole:
fetyszyzm
ruse:
фетишизм
ukraine:
фетишизм

fetiĉisto

1.
Homo, kiu kredas je la povo de fetiĉoj.
2.
Homo pretendanta influi la sorton de aliaj per fetiĉoj: multaj sportistoj vizitas fetiĉistojn por havigi al si apartajn fortojn [7]; vuduistoj kaj fetiĉistoj punas per malbenoj aŭ eĉ batoj [8].
7. Monato, Jean-Louis Madzella/pg: Ĝemeloj kaj goriloj, 2006
8. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Ŝuo-tabuo, 2006
beloruse:
фэтышыст
ĉine:
1. 恋物癖 [liànwùpǐ], 拜物教徒 [bàiwùjiàotú] 2. 巫医 [wūyī], 巫师 [wūshī]
germane:
Medizinmann 1. Fetischist
ukraine:
фетишист

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Ĉu tiu senco ekzistas en E-o?
      [WD]
    
pri ~ismo 3.:
      Ĉu tiu senco ekzistas en E-o?
      [WD]