*fazan/o PV

*fazano

ZOO Granda birdo kun longaj vostplumoj kaj belkolora plumaro ĉe la viro; genro el familio fazanedoj (Phasianus): ili ekvidis la minaul’on, himalajan fazanon, kies belegaj koloroj brilis antaŭ la statuo [1]; ili havas en siaj birdejoj fazanojn, sed ne manĝas ilin, akceptinte la principon, ke formanĝo de ĉiu fazano proksimigas la finon de la roma potenco [2]; oni konstruis luksan hotelon, basenon, faris belan parkon kaj denove oni komencis bredi fazanojn por ĉasado [3].

fazano (Phasianus colchicus), Skotujo
CC BY-SA 3.0  [4]
1. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
3. J. Modest: Fazanĉasado, [vidita en 2018]
4. DickDaniels (http://theworldbirds.org/), propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Common_Pheasant_RWD2.jpg
angle:
pheasant
beloruse:
фазан
ĉeĥe:
bažant, bažant kolchický, bažant obecný
ĉine:
[zhào], 翚 [huī], 鵗 [xī], 雉雞 [zhìjī]
france:
faisan
germane:
Fasan
hungare:
fácán
japane:
キジ [きじ]
latinece:
Phasianus
nederlande:
fazant
pole:
bażant
portugale:
faisão
ruse:
фазан
slovake:
bažant
ukraine:
фазан

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.