ekspresionism/o PIV1

ekspresionismo

Esprimismo: lia fantoma trajno rekte rekondukas nin en la grandan epokon de l' ekspresionismo [1]; la ĉefaj verkoj de Schiele kaj Klimt paŝon post paŝo montras la evoluon de junstilo al ekspresionismo [2]; taksante tiun arton tra ĝiaj kriterioj, eŭropaj kritikistoj emas paroli pri realismo aŭ kubismo aŭ ekspresionismo aŭ surrealismo [3].
1. : Iun vesperon... trajno, [vidita en 2007-01]
2. Monato, Walter Klag: Tamen arto!, 2014
3. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
angle:
 expressionism
beloruse:
 экспрэсіянізм
bulgare:
 експресионизъм
ĉeĥe:
 expresionizmus
france:
 expressionnisme
germane:
 Expressionismus
katalune:
 expressionisme
pole:
 ekspresjonizm
portugale:
 expressionismo
slovake:
 expresionizmus
ukraine:
 експресіонізм

ekspresionisma

Esprimisma: Trakl forte influis la ekspresionisman lirikon kaj la germanan lirikon post 1945 [4]; la enmarŝon de la venkinta princo en la ekspresionisman „orientalan” urbon kartonan, oni filmis per 2000 personoj kaj 500 ĉevaloj [5].
4. R. Haupenthal: Georg Trakl, La Ondo de Esperanto, 2006:12
5. Monato, Bernhard Pabst: Internacia festivalo de la muta filmo, 2005
angle:
 expressionistic
beloruse:
 экспрэсіяніст
france:
 expressionniste (adj.)
germane:
 expressionistisch
katalune:
 expressionista
pole:
 ekspresjonistyczny
portugale:
 expressionista
ukraine:
 експресіоністичний, експресіоністський

administraj notoj