ekslibris/o
ekslibriso
-
Surskribo
aŭ bildo, kiun iu surmetas sur la libroj de sia
biblioteko, por montri, ke ili estas lia propraĵo:
pura ekzemplero kompleta, sen ekslibriso aŭ stampo aŭ dediĉo, nur kun tre klara
nomindiko en malnova manskribo per nigra inko
[1];
ŝi gaje malfermis la libron kaj ne povis ne rimarki la belan gluaĵon en ĝi:
ekslibriso kun papilio sidanta sur malfermita libro
[2].
- angle:
- ex libris
- beloruse:
- экслібрыс
- ĉeĥe:
- exlibris
- ĉine:
- 藏书票 [cángshūpiào]
- france:
- ex-libris
- germane:
- Exlibris
- hispane:
- ex libris
- hungare:
- ex libris
- japane:
- 蔵書票 [ぞうしょひょう], 蔵書印 [ぞうしょいん]
- katalune:
- ex-libris
- pole:
- ekslibris, ex-libris
- portugale:
- ex-libris
- ruse:
- экслибрис
- slovake:
- exlibris
- ukraine:
- екслібрис