edelvejs/o PV

edelvejso

BOT Genro el la familio asteracoj (Leontopodium), kun blanka laneca floro, kreskanta sur kalka grundo en montaro: plantoj el la t.n. alpaj zonoj, kiuj vere riskas malaperi kaŭze de la klimata ŝanĝiĝo […] inkluzivas edelvejsojn, rododendrojn kaj aliajn [1]; la vetero tute ne estis malvarma kaj la plantoj (alpaj edelvejsoj kaj moder-klimataj trikoloretoj kune!) bunte floris sub maldensa polvaĵo de neĝo en la malgranda botanika ĝardeno [2]. VD:neĝofloro

Alpa edelvejso (Leontopodium alpinum)
CC BY-SA 4.0  [3]
angle:
 edelweiss
beloruse:
 эдэльвэйс
bulgare:
 делвайс
ĉeĥe:
 plesnivec alpský, protěž alpská
france:
 edelweiss
germane:
 Edelweiß
hungare:
 havasi gyopár
latinece:
Leontopodium
nederlande:
 edelweiss
pole:
 szarotka
portugale:
 edelvais
ruse:
 эдельвейс
slovake:
 plesnivec alpský
ukraine:
 едельвейс, білотка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.