dubel/o PIV1

dubelo

TEK
Ingeto ŝovata en truon por tie fiksi ŝraŭbon: vi ja certe uzis plastajn universalajn dubelojn por fiksi kurtenon antaŭ fenestro, fiksi pentraĵojn kontraŭ muroj [1]; la dubelo [estas kiel] ankro por la hejmo [2].
Rim.: En KrDE troviĝas la variaĵo „dublo“ el origina vortara registro de 1928, sed kiu estas homonima al „dubli“ (aldoni plian lingvon al filmo). La retejo La Bona Lingvo[3] i.a. proponas sinonimojn „ŝraŭbtenilo“, „ŝraŭbfirmigilo“.
1. Rémy Bouchet: Enbetonaj Fiksiloj, La Domo, n-ro 42
2. La dub(e)lo - ankro por la hejmo, Esperanta Retradio, 10a de Okt. 2016
3. La Bona Lingvo, D
angle:
wall plug, rawlplug, dowel
beloruse:
дзюбель
france:
cheville (assemblage)
germane:
Dübel
hispane:
taco
ruse:
дюбель

administraj notoj