drum/o PIV1
drumo
- Garnituro de frapinstrumentoj precipe tamburoj kaj cimbaloj, ludataj de unu homo: la varieco de uzitaj muzikinstrumentoj (violono, akordiono, pian-klavaro, drumo, kontrabaso, bas-gitaro, mandolino, buzuko, citro) tute ne kaŝas la agrablan, amikecan basan voĉon de Yvart [1]; Martin estas la centra kolono de la grupo, kune kun Johan Lagerdahl per baso, kaj Matias Levin per drumo [2].
1.
Monato, Alexander Shlafer: Plia sukceso de Jacques
Yvart, 2010
2. Vinilkosmo: Martin kaj la talpoj - Superbazaro, 2014
2. Vinilkosmo: Martin kaj la talpoj - Superbazaro, 2014
- beloruse:
- ударная ўстаноўка (музычная)
- ĉine:
- 爵士鼓 [juéshìgǔ]
- france:
- batterie (musique)
- germane:
- Schlagzeug
- hispane:
- batería (música)
- pole:
- perkusja
- ukraine:
- ударні інструменти