disert/i PV
diserti
(ntr)
-
Verki kaj prezenti al kompetenta
faka instanco (universitato ktp)
detalan studaĵon pri scienca, filozofia aŭ literatura temo:
[Jouko Lindstedt] disertis pri semantiko de la
bulgara lingvo en 1985
[1].
defendi1.c, promociiĝi
- angle:
- dissert, dissertate, discuss, discourse
- beloruse:
- абараняць дысэртацыю
- ĉeĥe:
- obhajovat disertační práci, předložit disertaci
- france:
- disserter
- germane:
- dissertieren, seine Dissertation schreiben, seine Doktorarbeit verfassen
- hungare:
- értekezik, értekezést ír
- japane:
- 論じる [ろんじる]
- katalune:
- dissertar
- pole:
- przedstawiać dysertację
- portugale:
- dissertar
- ruse:
- защищать диссертацию
- slovake:
- predložiť dizertáciu
- ukraine:
- захищати дисертацію
disertaĵo
-
Verko traktanta pri scienca,
filozofia aŭ literatura temo, kiun ties aŭtoro prezentas (kaj publike defendas ties
tezojn) ĉe
kompetenta instanco pruve pri sia faka kapablo por
akiri sciencan gradon:
menciindas, ke la disertaĵo de nia samideanino ricevis
neniun „nigran globon“ – ĉiuj 15 ekzamenintoj
estis „por“
[2]!
konsilanto de Byunghyun Oh […] verkis magistran disertaĵon
[3];
la temo de lia doktora disertaĵo estis:
„Strofo-strukturo de la hungaraj popolkantoj“
[4].
disertacio
2.
B. Kondratjev: Sukcesa defendo, La Ondo de Esperanto, 2000:11
3. Chr. Kiselman: Hejmpaĝo
4. Vikipedio, Zoltán Kodály
3. Chr. Kiselman: Hejmpaĝo
4. Vikipedio, Zoltán Kodály
- angle:
- dissertation
- beloruse:
- дысэртацыя
- ĉine:
- 博士論文 [bóshìlùnwén]
- france:
- dissertation
- germane:
- Dissertation, Doktorarbeit
- hebree:
- תזה
- hungare:
- értekezés, disszertáció
- japane:
- 論文 [ろんぶん], 学位論文 [がくいろんぶん]
- katalune:
- dissertació
- pole:
- dysertacja
- ruse:
- диссертация
- slovake:
- dizertácia
- ukraine:
- дисертація
administraj notoj
~aĵo:
Mankas verkindiko en fonto.