diocez/o PV

diocezo

1.
KRI Episkopujo (en la okcidentaj konfesioj): la diocezo de Trento [1]; la papo […] estas la lasta aŭtokrato kaj regas la eklezion, la Sanktan Diocezon kaj Vatikanon [2]; ĉi tien venis teŭtonoj kiuj konkerinte Prusujon konstruis fortan ŝtaton, papo Inocento la Kvara en 1243 dividis konkeritan terenon je kvar diocezoj [3]; li estis unu el la plej brilaj elementoj en sia afrika diocezo, kaj ĉiuj flustris pri ke li baldaŭ fariĝos episkopo [4]; „necesas preĝi al Dio por ke la junuloj pli aktive decidiĝu sekvi Kriston“, konstatis la katolika diocezestraro en sia letero [5]. VD:eparkio
2.
HIS En Romio, granda administra unuo konsistanta el pluraj provincoj: sub Diokleciano Romio konsistis el 50 provincoj arigitaj en 12 diocezojn.
angle:
diocese
beloruse:
дыяцэзія
ĉeĥe:
biskupství, diecése
ĉine:
教区 [jiàoqū], 主教管区 [zhǔjiàoguǎnqū]
france:
1. diocèse (circonscription ecclésiastique) 2. diocèse (antiquité)
germane:
1. Diözese, Bistum 2. Dioecesis, Dioikesis
hispane:
diócesis
hungare:
1. egyházmegye 2. kerület (ókori)
japane:
司教区 [しきょうく], 主教区 [あるじきょうく], 監督管区 [かんとくかんく]
malnovgreke:
2. διοίκησις
pole:
1. diecezja 2. diecezja
portugale:
diocese 2. diocese
ruse:
2. диоцез
slovake:
diecéza
ukraine:
єпархія

administraj notoj