1difterit/o PV , 8difteri/o SPV

difterito, difterio

MED Infekta gorĝa malsano karakterizata per formiĝo de falsaj membranoj sur la muka haŭto, kiuj algluiĝante al la spiraj kanaloj malhelpas la spiradon; la laringa formo nomiĝas krupo: li komunikis al mi la simptomojn de l' malsano kun tiel detala ĝusteco, ke mi tuj rekonis difteriton [1]; „ĉu en nia urbo estas difterio?“ ‐ „bedaŭrinde“ [2].
1. J. Arbes, trad. J. Grňa: Moderna Magdaleno, Rakontoj, eld. F. Boháček, 1908
2. F. Omelka: La Alaska Stafeto, 1952
beloruse:
дыфтэрыя, дыфтэрыт
bulgare:
дифтерия
ĉeĥe:
difterie, záškrt
ĉine:
白喉 [báihóu]
france:
diphtérie
germane:
Difterie, Diphtherie
hebree:
דִיפטֶרִיָה
indonezie:
difteri
japane:
ジフテリア
perse:
دیفتری، خنّاق
pole:
dyfteryt, błonica
portugale:
difteria
ruse:
дифтерит
slovake:
záškrt
ukraine:
дифтерит, дифтерія

administraj notoj