demarŝ/o PV

demarŝi

JUR Fari diplomatian elpaŝon: (figure) mi petas vian afablan kaj personan intervenon ... demarŝi ĉe lernejestroj por havigi rilaton [1]; ekde hodiaŭ ni oficiale komencis demarŝi pri la 68a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Malago [2].
1. F. Henriel: Serĉi rilaton..., Esperanto-instruado, 2005-03-12
2. J. Herrero: Stelo / Gastlibro, 2008
france:
négocier (diplomatiquement)

demarŝo

JUR Diplomatia paŝo, ago (noto, buŝa deklaro ks), por atingi iun difinitan celon: la finance malforta registaro faris demarŝojn por atingi novan eksterlandan prunton.
angle:
démarche
beloruse:
дэмарш
france:
démarche (tractation), tractation
hebree:
הליך דיפלומטי
hungare:
demars, diplomáciai lépés
japane:
措置 [そち], 工作 [こうさく]
pole:
wystąpienie (dyplomat.)
portugale:
passo, diligência, démarche
ruse:
демарш
slovake:
demarš
ukraine:
демарш, виступ

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.