bu/o

buo

MAR
Flosanta ilo alfiksita ĉe la fundo, en maro aŭ rivero, kaj uzata por signali ian danĝeran lokon aŭ por alligi ŝipon; naĝbarelo: la kutro iris proksime de arbustoj, kiuj prikreskis la moleon ekde la kvina buo [1]; ni aliris kun la duonmallevita ĉefvelo, kaj „Tufanaso“ ĵetis la ankron apud fera buo, en kies ringon estis haste traigita la poŭpa haŭsero [2]; ŝi estis trovita, elĉerpita kaj ekstreme malvarma, dum ŝi alkroĉiĝis al buo meze de maro [3].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru flosbarelo.
Rim.: Por surgrunde starantaj marsignoj oni povas uzi balizo [4].
1. Aleksandro Grin, trad. Jurij Finkel: La ora ĉeno
2. Aleksandro Grin, trad. Jurij Finkel: Kuranta sur ondoj
3. Delfeno ne volas halti ludon
4. red. Bernhard Pabst: Terminoteko
angle:
buoy balizo: beacon.
beloruse:
буй, бакен
bulgare:
шамандура, буй, бакен
ĉeĥe:
bóje
france:
bouée balizo: balise.
germane:
Boje balizo: Bake, Seezeichen.
hispane:
boya balizo: baliza.
hungare:
bója, úszó
itale:
boa
japane:
ブイ, 浮標 [ふひょう]
katalune:
boia
nederlande:
boei, baken balizo: baken.
pole:
boja, pława, baka
rumane:
baliză
ruse:
буй, бакен balizo: бакен.
slovake:
bója, bója, plavák
ukraine:
буй, бакен

administraj notoj