Brn/o, Brunn/o, Brun/o

Brno, Brunno, Bruno

GEOG
Granda urbo en Ĉeĥujo, la historia centro de Moravio, ĉ. 190 km sudoriente de Prago: vienaj infanoj gastis en Prago, Brno, Bratislavo kaj Krakovo, por prezenti al tieaj loĝantoj kristnaskajn kantojn [1]; la trajnoj veturos en ĉiuj direktoj, ligante diversajn urbojn: Parizo, Stutgarto, Dresdeno, Prago, Gdansko, Brno, Bratislavo [2]; prelegoj prezentitaj en la konferenco okazinta en Brunno la 4an de decembro 2004 [3].
HOM:Bruno (vira nomo)
Rim.: La Akademio de Esperanto rimarkigas: «3.4 Krome, oni konsideru la fonetikajn apartaĵojn de Esperanto: la esperantigo ne entenu silabe elparolendajn konsonantojn (kiel la „r“ en „Brno“ — preferinda povus esti la formo Bruno laŭ la germana kaj latina nomoj de tiu urbo…)» [4]. Cetere, laŭ tiu Rekomendo la formo Brno ja estas tolerebla kiel „parte asimilita“ nomo (en la ĉeĥa prononco ĝi estas dusilaba, kun la akcento sur /r/; en Esperanto „Brno“ iĝas unusilaba kun la akcento sur la fina /o/).
1. Evgeni Georgiev: Mez-Eŭropo: Onto-ponto, Monato, 2000/05, p. 11
2. Walter Klag: Trajnojn trak-tante, Monato, 2011/11, p. 17
3. Katalogo de UEA
4. Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj, 2013-10-10
angle:
Brno
beloruse:
Брно
ĉeĥe:
Brno
ĉine:
布尔诺 [bùěrnuò]
france:
Brno
germane:
Brünn
japane:
ブルノ
latine:
Bruna
nederlande:
Brno
pole:
Brno
ruse:
Брно

administraj notoj

~o, ~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.