10breton/o

10bretono

Ano de keltdevena minoritato en Francujo: laŭ legendo […] reĝo Gradlon, ĉefo de la bretonoj elpelitaj el Anglio fare de la saksoj, enmigris en Ys [1]; la bretonoj estas posteuloj de kornvalanoj, kiuj transiris la maron en la 6a jarcento, kaj ilia hodiaŭa lingvo estas la plej proksima al la kornvala [2].
1. Josette DUCLOYER: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
2. Monato, Garvan Makaj': La kornvala ne mortinta!
angle:
breton
beloruse:
брэтонец
france:
breton
germane:
Bretone
japane:
ブルターニュ人 [ブルターニュじん]
pole:
Bretończyk
portugale:
bretão
ukraine:
бретонець

10bretona

Rilata al bretonoj, ilia lando, lingvo, kulturo ktp: mi mem, ĉar mi havas bretonajn originojn, antaŭ kelkaj jaroj eklernis la bretonan ĝuste pro tiu ĉi kulturhavaĵa ideo [3].
germane:
bretonisch
pole:
bretoński

10Bretonujo

GEOG
Plej granda duoninsulo en la okcidento de Francujo, loĝata de plej multaj bretonoj: la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon [4].
angle:
Bretagne
beloruse:
Бретань
ĉeĥe:
Bretaň
france:
Bretagne
germane:
Bretagne
itale:
Bretagna
pole:
Bretania
portugale:
Bretanha

administraj notoj