boston/o

bostono

MUZ
Malrapida valso, origina el Ameriko, karakterizata per modera moviĝo kaj konsekvenca akcentado de la unua kvarono de ĉiu takto: je 1870 modiĝis en Usono la bostono kiel malrapida formo de Viena Valso, ĝi populariĝis de 1913 ankaŭ en Eŭropo; ekzemploj de bostono estas aŭdeblaj en la suito 1922 de Paul Hindemith, en Ĵazberoj de Louis Gruenberg kaj en Skizoj de Ĵazo de Erwin Schulhoff.
Rim.: Bostono estas ankaŭ urbo kaj laŭ ĝi nomata kartludo bostono.
beloruse:
бастон (вальс), вальс-бастон
ĉeĥe:
boston
france:
boston (valse)
germane:
Boston (Tanz)
hebree:
בוסטון
japane:
ボストンワルツ
pole:
boston (taniec) ale także gra w karty i tkanina
portugale:
bóston
ruse:
бостон, вальс-бостон
slovake:
boston
ukraine:
бостон

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.