bolard/o PV

bolardo

1.
MAR Fera paliso sur kajmuro, uzata por alligi ŝipon: la kajomuro estas vertikala muro, kiu disponigas bolardojn aŭ ringojn por ligi la ŝipojn [1]; mi pretis salti surteren kun la kablo, sed ŝi prenis ĝin el mia mano kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la bolardo tie [2]. VD:bito
2.
TRA Survoja paliso barante traveturadon, foje formovebla por ebligi trapason de aŭtoritataj veturiloj: barad-bolardoj mergeblaj ebligas trapason por veturiloj de polico, fajrobrigado kaj ambulancoj kiel ankaŭ por turismaj rondgvidadoj. [3].
angle:
bollard, mooring-post
beloruse:
кнэхт (прычальны)
ĉeĥe:
bollard, pachole
ĉine:
1. 系船柱 [xìchuánzhù]
france:
bollard
germane:
Poller, Vertäuungspfosten
hebree:
בולארד
hungare:
kikötőbak, kikötőcölöp
japane:
ボラード
pole:
poler, pachoł cumowy, pachołek cumowniczy, knecht
ruse:
кнехт
slovake:
bollard, železný kôl v prístave
ukraine:
кнехт

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Kial "sur kajmuro" kaj ne simple "sur kajo"? [MB]