blunderbuz/o PIV1
blunderbuzo
- Pulvopafilo ŝargebla tra sia funelekstrema tubo, efika je mallonga distanco, en uzo dum la 17a jarcento: vi povas loĝi ĉi tie, ne ĉar vi havas ĉe la pordo viajn banditojn kun blunderbuzoj, sed ĉar mi sentas respekton al viaj edzino kaj filinoj [1]; donu al Rikardo vergon, kaj al vi mem blunderbuzon [2].
1.
G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent
Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
2. A. N. Nimulo: La eskimino, [2002-04?]
2. A. N. Nimulo: La eskimino, [2002-04?]
- angle:
- blunderbuss
- beloruse:
- мушкетон
- ĉeĥe:
- mušketa
- france:
- espingole, tromblon
- germane:
- Donnerbüchse
- hungare:
- mordály, öblös puska
- itale:
- tromboncino
- katalune:
- trabuc
- slovake:
- mušketa