10Bjalistok/o PIV1 , Bjelostok/o
Bjalistoko, Bjelostoko
- Plej granda urbo en nordoriento de Pollando, ĉ. 220 km sudokcidente de Vilno, naskiĝurbo de Zamenhofo: en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura VivZam ; Bjelostoko […] de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj [1]; konstatante, ke en Bjalistoko pluraj gentoj vivantaj kune ne kapablas bone komuniki, Zamenhof volis krei lingvon por tiaj situacioj [2]; dum la postkongreso en Bjalistoko, en 1931, estis metita bazangula ŝtono por monumento al d-ro L. L. Zamenhof [3].
1.
L.L Zamenhof: La Naskiĝo
de Esperanto
2. Monato, Andreo Andrio: Ĉu dulingvismo (en Esperantujo) eblas?, 2015
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Ni renkontiĝu ĉe la monumento al Korczak, 2007
2. Monato, Andreo Andrio: Ĉu dulingvismo (en Esperantujo) eblas?, 2015
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Ni renkontiĝu ĉe la monumento al Korczak, 2007
- angle:
- Białystok
- beloruse:
- Беласток
- ĉine:
- 比亚韦斯托克 [bǐyàwéisītuōkè]
- france:
- Białystok
- germane:
- Białystok
- hebree:
- ביאליסטוק
- japane:
- ビヤウィストク
- pole:
- Białystok
- ruse:
- Белосток