balustr/o V

balustro

ARKI
Ronda, kvadrata aŭ diversforma koloneto ordinare vazoforma en sia mezo: la bildo de la serpento el lumaj trianguloj estas projekciata al la balustroj nord-nord-orient[e] [1]; la balustroj de la balkono sorbas sun-energion tage kaj fariĝas belaj lampoj nokte. [2]; la balustroj estis belega laboraĵo kaj la tuta muro estis kverke panelita kun skulptado [3].
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (balustrada) koloneto.
1. Vikipedio, Piramido
2. Yan Yan: Ekologia domo de Ŝanhajo, espero.com, 2010-08-09
3. Jerome Klapka Jerome, trad. G. Badash: Tri viroj en boato, Ĉapitro VI
angle:
baluster
beloruse:
баляса
ĉeĥe:
balustr, balustra, kuželka, tyčka zábradlí
france:
balustre
germane:
Baluster, kleine Säule
hebree:
מַעֲקֶה
hungare:
mellvédbáb, korlátbáb, baluszter
japane:
手すり子 [てすりこ]
pole:
balasek
ruse:
балясина
slovake:
stĺpik rôzneho priemeru, uprostred vázovitý
ukraine:
балясина

balustraro

Vico da balustroj: la pastreto proksimiĝis al balustraro por prediki [4]. SUP:balustrado
4. Giovanni Guareschi, trad. Danuta Kowalska: La reveno al la ŝafejo
angle:
balustrade
beloruse:
балюстрада
france:
balustrade
germane:
Balustrade, Brüstung, Säulengeländer
hungare:
mellvéd, balusztrád
pole:
balaski, balustrada
ruse:
балюстрада, перила, парапет

administraj notoj