Baktri/o
Baktrio
- Historia regiono en la Interna Azio, inter la montaro Hindukuŝo sude kaj la supra kaj meza partoj de Amudarjo norde (nun en norda Afganujo, kaj en partoj de Uzbekujo kaj Turkmenujo), kies ĉefurbo estis Baktra, la nuna Balĥo. Konkerite de la nomadoj (toĥaroj), ĝi iĝis Toĥarujo en 2a jc a.K.: la loka legendo konservis ligon inter la edzino de Aleksandro kaj Baktrio, lando de ŝia vera patro [1].
1.
Marko Polo, trad. D. Moirand: La libro de la mirindaĵoj aŭ la
priskribo de la mondo, UEA, 2001, p. 125.
- angle:
- Bactria, Bactriane, Zariaspa
- beloruse:
- Бактрыя
- france:
- Bactriane
- germane:
- Baktrien
- hebree:
- חיידק
- hungare:
- Baktria
- japane:
- バクトリア
- katalune:
- Bactriana
- malnovgreke:
- Βακτρία, Βακτριανή
- pole:
- Baktria
- ruse:
- Бактрия
- ukraine:
- Бактрія