Atik/o PV

Atiko PIV1

GEOGHIS
Historie la ĉirkaŭa tereno apartenanta al la urboŝtato Ateno, nuntempe la duoninsulo, sur kiu situas Ateno kaj Korinto, la greka regiono kun plej multaj enloĝantoj: Ateno fariĝis ne nur centro de la parolarto, sed ankaŭ lernejo de ĝia teorio […] tie aktivis Antifono (480-411), la unua el la 10 famaj oratoroj de la antikva Atiko [1]; pli bona […] pro la turismo, estas la situacio en Atiko, en Kreto, en Peloponezo kaj ĝenerale en la insuloj de Egea Maro [2].
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. Monato, Roberto Pigro: Mil senlaboruloj tage, 2012
angle:
Atica
beloruse:
Атыка
france:
Attique
germane:
Attika
japane:
アッティカ半島 [アッティカはんとう]

atika

HISLIN
Rilatanta la regionon kaj ĝiajn enloĝantojn, kaj historie pli konkrete la antikvajn atenanojn: en la atika lingvo de Ateno estas produktita la riĉega literaturo de la 5-a kaj 4-a jarcentoj Ret ; la greka kokie, kiu rezultis el miksaĵo de grekaj lingvoj kaj dialektoj, sed estis ĉefe bazita sur la atika kaj ionia, fariĝis sub Aleksandro la Granda la oficiala lingvo en la landoj konkeritaj de liaj armeoj EeP .
angle:
Attic
beloruse:
атычны
ĉeĥe:
atický
france:
attique
germane:
attisch
hungare:
attikai
itale:
attico (agg.)
pole:
attycki
rumane:
atic
ruse:
аттический
slovake:
atický, duchaplný, jemný, úhľadný

administraj notoj