aseps/o PV

asepso

MED
Procedo per kiu oni evitas en kirurgio la alporton de infektantaj ĝermoj: kiel ajn malgranda peketo kontraŭ la reguloj de asepso povas provoki peritonitidon [1]; (figure) mi ŝatas alparoli ilin serioze, preskaŭ asepse, por antaŭsufoki eblajn ridojn [2].
angle:
asepsis
beloruse:
асэптыка
ĉeĥe:
asepse
france:
asepsie
germane:
Asepsis
hispane:
asepsia
hungare:
aszepszis, csíramentes kezelés
itale:
asepsi
japane:
無菌法 [むきんほう], 防腐法 [ぼうふほう]
ruse:
асептика
slovake:
asepsa, proti infekčná prevencia

asepsa

1.
Bazita sur asepso: asepsa metodo.
2.
Libera de mikroboj: asepsa instrumento, vundo; (figure) Gulivero miras pri la supera tekniko kaj perfekta organizo de la hinoj, sed pli kaj pli suferas en tiu asepsa mondo [3]. SIN:sterila2
beloruse:
асэптычны
ĉeĥe:
aseptický
france:
aseptique
germane:
aseptisch
hungare:
aszeptikus, csíramentes
itale:
asettico
japane:
無菌法の [むきんほうの], 無菌の [むきんの]
ruse:
асептический
slovake:
aseptický
ukraine:
асептичний

asepsi

(tr)
Apliki asepson: ili viŝas siajn telerojn, glasojn, manĝilojn, ktp, per folioj de antaŭe asepsita japana papero [4].
angle:
asepsis
beloruse:
абеззаражваць, дэзынфэкаваць, стэрылізаваць (мэдычныя інструмэнты)
ĉeĥe:
použít asepsi, zbavit nákazy
france:
aseptiser
hungare:
fertőtlenít, csírátlanít
japane:
無菌処置する [むきんしょちする]
slovake:
zbaviť nákazy

administraj notoj