artroz/o PIV1

artrozo   Vikipedio

MED Neinflama degenera kronika afekcio de la artikoj: Artrozo estas neinflama degenera procezo de artiko [1].
1. Vikipedio: Artrozo
angle:
arthrosis
ĉeĥe:
artróza
france:
arthrose
nederlande:
artrose
norvege:
artrose
slovake:
artróza

genuartrozo  

MED Artrozo de la genua artiko: La artrozo de la kokso (koksartrozo) estas malpli ofta ol tiu de la genuo (genuartrozo) [2].
2. Vikipedio: Artrozo
angle:
gonarthrosis
france:
gonarthrose
nederlande:
artrose van de knie, gonartrose
norvege:
artrose i kne, gonartrose

koksartrozo  

MED Artrozo de la koksa artiko: La artrozo de la kokso (koksartrozo) estas malpli ofta ol tiu de la genuo (genuartrozo) [3].
3. Vikipedio: Artrozo
angle:
coxarthrosis
ĉeĥe:
koxartróza
france:
coxarthrose
nederlande:
artrose van de heup, coxartrose
norvege:
hofteleddsartrose, artrose i hofte, coxartrose
slovake:
koxartróza

lumbartrozo  

MED Artrozo ĉe la lumba vertebraro: La vertebraro estas ankaŭ ofta loko trafita de la artrozo, ĉefe ĉe la nuka kaj lumba etaĝoj (nukartrozo, lumbartrozo). [4].
4. Vikipedio: Artrozo
angle:
lumbar arthrosis
france:
lombarthrose
nederlande:
artrose van de lendenwervels, lumbartrose
norvege:
artrose i korsryggen

nukartrozo  

MED Artrozo ĉe la nuka vertebraro: La vertebraro estas ankaŭ ofta loko trafita de la artrozo, ĉefe ĉe la nuka kaj lumba etaĝoj (nukartrozo, lumbartrozo). [5].
5. Vikipedio: Artrozo
france:
cervicarthrose
nederlande:
artrose van de nekwervels, cervicartrose
norvege:
artrose i nakken

poliartrozo  

MED Plurartika artrozo: Asocio de fingra artrozo, lumba artrozo, kaj artrozo ĉe almenaŭ du gravaj artikoj de la malsupraj membroj, nomiĝas poliartrozo. [6].
6. Vikipedio: Artrozo
angle:
polyarthrosis
france:
polyarthrose
nederlande:
poly-artrose
norvege:
polyartrose

administraj notoj