arkimandrit/o

arkimandrito PIV1

KRI En ortodoksismo, monaĥejestro de grava monaĥejo aŭ estro de pluraj monaĥejoj; rango pli alta ol igumeno: en 1933 metropolito Denizo, kiu ekkonis arkimandriton Georgon dum konferenco en Laŭzano, invitis lin al Varsovio, por ke li okupiĝu pri scienca agado en la Studejo de Ortodoksisma Teologio kiel anstataŭanto de profesoro de patrologio [1]; seninterrompa preĝo praktikata de grupo de personoj kiuj organiziĝas por ke ĉiumomente ĉeestu preĝantoj en la determinita preĝeja loko […] estis enkondukita la arkimandrito Aleksandro la Akemeto mortinta ĉirkaŭ 430 [2].
Rim.: Kp provincialo en katolikismo.
angle:
 archimandrite
beloruse:
 архімандрыт
france:
 archimandrite
germane:
 Klosteroberhaupt (in der griechischen Kirche), Archimandrit
hungare:
 archimandrita, főapát (pravoszláv)
itale:
 archimandrita
malnovgreke:
 ἀρχιμανδρίτης
ruse:
 архимандрит
ukraine:
 архімандрит

administraj notoj