Arden/oj PIV2

Ardenoj

GEOG Montaro en la nord-oriento de Francujo kaj sud-oriento de Belgujo: Josephine Overeem [...] volis malfermi informadocentron en la belgaj Ardenoj [1]; en Septon-Durbuy, Belgio, urbeto en la regiono de Ardenoj, troviĝas ĉarma grizŝtona kastelo, kiu dum multaj jarcentoj havis diversajn loĝantojn kaj funkciojn [2].
1. Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, Monato, 2004
2. Bob L. Garmoyer: Spirita programo dum la tuta jaro, Monato, 1999/06, p. 13
angle:
Ardennes
france:
Ardenne
germane:
Ardennen
nederlande:
Ardennen
rumane:
Ardeni

ardena

Rilata al la montaro aŭ la regiono ĉe Ardenoj: la aĉetantoj [...] viglas en la belga ardena loko Martelange [3].
3. Hansjorg Kindler: Kontrabando prosperas, Monato, 1983/04, p. 24
germane:
Ardenner
nederlande:
Ardens

administraj notoj