2apostrof/o

apostrofo

GRALIN Superlinia komoforma interpunkcia signo «’» aŭ «'», en Esperanto montranta la forigon de la fina vokalo -o (en substantivo) aŭ -a (ĉe la artikolo): La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo [1]; apostrofo estas kalkulata kvazaŭ vokalo (neelparolata), kaj la akcento ne ŝanĝiĝas: taksí’, familí’, revolvér’, metró’ PMEG .
Rim.: En Esperanto apostrofo ne estas signo interpunkcia, ĝi ne pli rilatas al la fraza sintakso ol la litero ‹o› kiun ĝi povas anstataŭi. En Esperanto apostrofo estas vortero: ‹ĉiel’› (= ‹ĉielo›) sone kaj skribe estas alia vorto ol la adverbo ‹ĉiel›. Interpunkcia ĝi povas esti en la lingvo kaj tipografio anglaj, kie apostrofo estas konfuzata kun la vere interpunkciaj citiloj (kun la ferma citilo: ‘Yes’ aŭ kun ambaŭ citiloj: 'No'). [Sergio Pokrovskij]
1. Zamenhof: Plena Gramatiko de Esperanto., Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Artikoloj pri Esperanto
angle:
apostrophe
beloruse:
апостраф
bulgare:
апостроф
ĉeĥe:
apostrof
france:
apostrophe (ponctuation)
germane:
Apostroph, Auslassungszeichen
hebree:
גֵרֵשׁ
hispane:
apóstrofe
hungare:
hiányjel, aposztróf
japane:
アポストロフィー, 省略符 [しょうりゃくふ]
katalune:
apòstrof
okcitane:
apostròf
pole:
apostrof
rumane:
apostrof
ruse:
апостроф
slovake:
apostrof, odsuvník
ukraine:
апостроф

apostrofi

GRALIN
Uzi apostrofon:
a)
(ntr)
En poezio (sed ne en prozo!) oni apostrofas pro belsono kaj ritmo [2].
b)
(tr)
ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon apostrofitan [3]; Kelkaj apostrofas la artikolon ankaŭ post tra, pri, pro, ĉe kaj je [4].
2. H. Seppik: La tuta Esperanto
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la uzado de «l’», Esperantisto, 1893, p. 127
4. H. Seppik: La tuta Esperanto
angle:
1.a apostrophize 1.b elide
beloruse:
1.a ставіць апостраф 1.b прапускаць (канчатковы галосны)
ĉeĥe:
apostrofovat, nedokončit slovo, označit apostrofem, přerušit slovo
france:
1.a mettre une apostrophe 1.b élider
germane:
1.a apostrophieren 1.b auslassen
hungare:
1.a hiányjelet tesz ki 1.b kihagy (hangot)
japane:
アポストロフィーを付ける [アポストロフィーをつける], 省略する [しょうりゃくする]
katalune:
1.a apostrofar 1.b elidir
okcitane:
1.b elidir
pole:
1.a wstawić apostrof 1.b zastąpić apostrofem
rumane:
1.a introduceți un apostrof 1.b înlocuiți cu un apostrof
ruse:
использовать апостроф, усекать, усечь (конечную гласную слова)
slovake:
nedokončiť slovo, označiť apostrofom

malapostrofo KompLeks PIV2

TIPKOMP
Askia signo n-ro 96 kun la formo de inversa apostrofo ‹‘› aŭ de maldekstra korno ‹`›, kiu en malnovaj tajpiloj estis uzata kiel malferma citilo simetrie al la ferma citilo apostrofa.
germane:
backtick, backquote, backward quote
ruse:
обратный апостроф

administraj notoj

mal~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.