*Anunciaci/o
*Anunciacio
- Festo memoriganta la anoncon pri la naskiĝo de Jesuo, faritan de anĝelo al Maria; resp. tiu evento mem: Bernardo el Turingujo en la jaro 960 antaŭdiris proksiman finon de la mondo, li eĉ difinis la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan Vendredon FK ; kiam oni promenas en la centro de Ĥarkivo antaŭ la okuloj aperas eble la plej impona konstruaĵo – katedralo de Anunciacio [1]; pia tradicio diras, ke ĝi efektive estas la dometo, loĝita de Maria en Nazareto, kie ŝi estis salutata de Anĝelo Gabrielo en la Anunciacio [2].
1.
Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ortodoksaj preĝejoj en la ĥarkiva regiono
2. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj
2. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj
- angle:
- annunciation
- beloruse:
- Зьвеставаньне, Дабравешчаньне
- bretone:
- gouel Maria-Veurzh
- france:
- Annonciation
- germane:
- Mariä Verkündigung
- hispane:
- Anunciación
- hungare:
- Gyümölcsoltó Boldogasszony (ünnep)
- japane:
- 受胎告知 [じゅたいこくち], お告げの祝日 [おつげのしゅくじつ]
- katalune:
- Anunciació
- ruse:
- благовещение
- ukraine:
- Благовіщення