*anĝel/o UV

*anĝelo

1.
REL Ĉiela estaĵo adoranta kaj servanta Dion; ĉiela sendito: tri anĝeloj venas al Abraham, por sciigi al li, ke filo estos naskita al li [1]; kiam Ni diris al la anĝeloj: „Obeu Adamon“, ili ĉiuj obeis escepte de Iblis [2]; Li sendis sur ilin ⫽ Sian flamantan koleron, ⫽ Furiozon, malbenon, kaj mizeron, ⫽ Taĉmenton da malbonaj anĝeloj [3].
2.
(figure) Bonkorega, tolerema homo: ŝi estas anĝelo de mildeco; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn [4]; Brutus, kiel vi scias, por Cezaro estis anĝelo [5]! mi korege petas pardonon, mia anĝelo, se tiu ĉi malgaja historio vin malĝojigos [6]; esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo PrV .
1. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
2. -, trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:49
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
angel
beloruse:
анёл
bretone:
ael
bulgare:
ангел
ĉine:
1. 安琪儿 [ānqíér], 安琪兒 [ānqíér], 仙女 [xiānnǚ], 天使 [tiānshǐ]
france:
ange
germane:
Engel
greke:
άγγελος
hebree:
מלאך
hispane:
ángel
hungare:
angyal
indonezie:
malaikat
itale:
angelo
japane:
天使 [てんし]
katalune:
àngel
malaje:
malaikat
nederlande:
engel
pole:
anioł
portugale:
anjo
ruse:
ангел
slovake:
anjel
svede:
ängel
turke:
melek
ukraine:
ангел

anĝela

(figure) Simila al anĝelo, bonfara, milda: dolĉaj anĝelaj infanoj [7]; anĝela harmonio [8]; feliĉaj vizaĝoj, sur kiuj estis esprimita ia anĝela kvieteco [9]; ektondris ie alte, de sub la ĉielo, kvazaŭ eĥo de anĝela ĥoro [10]; parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo PrV .
beloruse:
анёльскі
france:
angélique (adj.)
germane:
Engels-, engelsgleich
katalune:
angèlic, angelical
pole:
anielski, czysty jak anioł

ĉefanĝelo

REL Altranga anĝelo (en kristanismo, judismo, islamo): la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo [11]; tie li starigis sanktan monumenton dediĉe al la ĉefanĝeloj Miĥaelo kaj Gabrielo [12].
11. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 4:16
12. B. Selimi: Monaĥejo „Sankta Naumo“Monato
angle:
archangel
beloruse:
арханел
ĉine:
大天使 [dàtiānshǐ], 天使長 [tiānshǐzhǎng], 天使长 [tiānshǐzhǎng]
france:
archange
germane:
Erzengel
greke:
αρχάγγελος
japane:
大天使 [だいてんし], 天使長 [てんしちょう]
katalune:
arcàngel
pole:
archanioł
rumane:
arhanghel
ruse:
архангел
turke:
büyük melek
ukraine:
архангел

gardanĝelo, anĝelozorganto

REL En diversaj religiaj tradicioj anĝelo, kiu konstante ŝirmas kaj gvidas grupon aŭ pli speciale homon: la avineto rakontis al ili pri […] la gardanĝeloj kiuj protektas la infanojn sur ĉiuj vojoj, kiuj ĝojas, kiam ili estas bonaj, kaj ploras, kiam ili ne obeas [13]; nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino VivZam .
13. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
angle:
guardian angel
beloruse:
анёл-ахоўнік
france:
ange gardien
germane:
Schutzengel
japane:
守護天使 [しゅごてんし]
pole:
anioł stróż
ukraine:
ангел-хоронитель

administraj notoj