2anemon/o PV

anemono

BOT Vegetaĵo kun belaj floroj; genro el familio ranunkolacoj, (Anemone): palruĝaj anemonoj en la verdaĵo belege aspektis [1]; nur kun malfacileco oni povis iri antaŭen, asperuloj kaj anemonoj kreskis tro abunde [2]; la violoj staris en plena florado, la anemonoj kaj leontodoj disvolviĝis [3]; ŝiaj haroj estis ornamitaj per anemonoj [4]; tutsola iros mi jen inter anemono kaj la sovaĝo de ĝardenoj sen ord' [5].
anemono (Anemone stolonifera), Fukushima, Japanujo
CC BY-SA 3.0  [6]
angle:
anemone
beloruse:
анэмона, курасьлеп
bulgare:
анемона
ĉeĥe:
anemóna, anemónka, sasanka
ĉine:
銀蓮花 [yínliánhuā], 银莲花 [yínliánhuā]
france:
anémone
germane:
Windröschen, Anemone
hebree:
כַּלָנִית
hungare:
kakukkvirág, szellőrózsa, pápics
indonezie:
anemon
japane:
アネモネ
katalune:
anemone
latinece:
Anemone
nederlande:
anemoon
perse:
شقایق نعمانی، آنمون
pole:
zawilec
ruse:
анемона, ветреница (растение)
slovake:
(sasanka)*, anemonka, veternica
svede:
anemon, sippa
ukraine:
анемона

maranemonoj

ZOO Ordo de florosimilaj koralaj polipoj el kniduloj (Actiniaria): multaj specioj [de salikokoj] vivas simbioze kun maranemonoj [7].
maranemono
CC0  [8]
7. trad. P. Desmet': Salikokoj, 2012-07-23
8. Bernard Spragg. el Christchurch, Nov-Zelando: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Sea_Anemone_(10062178943).jpg
angle:
actinia, sea anemone
beloruse:
марскія анэмоны, актыніі
bulgare:
актиния, морска роза
ĉeĥe:
mořské sasanky
ĉine:
海葵 [hǎikuí], 海葵目 [hǎikuímù]
france:
actinie, anémone de mer
germane:
Seeanemone
indonezie:
anemon laut, Actiniaria
latinece:
Actiniaria
perse:
شقایق دریایی
pole:
ukwiały
ruse:
актиния, морской анемон
slovake:
morské sasanky
ukraine:
актинії, морські анемони

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
mar~oj: Mankas verkindiko en fonto.