altitud/o PIV1
altitudo
- Alteco super la marnivelo: la klimato kaj vetero en Savojo dependas de la altitudo [1]; la kargoaviadiloj ĉiutage superflugis la montaran regionon Himalajo je averaĝa altitudo de 4 500 ĝis 5 500 metroj [2]; ĉirkaŭ 50 km de Tripolo kaj 163-metra altitudo okazis la plej alta temperaturo oficiale registrita iam sur la terglobo [3]; vane trinki kokaan teon kontraŭ altituda malbonfarto [4].
1.
Monato, Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise, 2005
2. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito, 2011
3. Monato, Roberto Pigro: Forna Kalifornio, 2013
4. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
2. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito, 2011
3. Monato, Roberto Pigro: Forna Kalifornio, 2013
4. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
- angle:
- altitude
- beloruse:
- вышыня (ад роўня мора)
- ĉeĥe:
- nadmořská výška
- ĉine:
- 海平面 [hǎipíngmiàn], 海拔 [hǎibá]
- france:
- altitude
- germane:
- Höhe (über dem Meeresspiegel)
- hispane:
- altitud
- hungare:
- tengerszint feletti magasság
- katalune:
- altitud
- pole:
- wysokość nad poziomem morza (n.p.m)
- portugale:
- altitude
- ruse:
- высота над уровнем моря
- slovake:
- nadmorská výška
- ukraine:
- висота (над рівнем моря)