*aln/o
*alno

-
Genro
el familio betulacoj
(Alnus), monoikaj arboj
aŭ arbedoj, kies viraj floraroj formas amentojn de flortriopoj sidantaj en
la akseloj de brakteoj kaj kies virinaj floraroj formas strobiletojn
kun flordupoj sidantaj en brakteakseloj. La fruktoj estas unusemaj nuksetoj, foje
flugilhavaj:
maljunaj alnoj, kiujn la fluo depuŝis de la dekliva bordo, per siaj radikoj
forte teniĝis je la fundo
[1];
apud la kanaro kuŝis trunko de alno
[2];
mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn
FK
.
betulo, karpeno, avelujo

strobiletoj kaj kelkaj amentoj de alno
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- alder, elder
- beloruse:
- алешына, вольха
- bretone:
- gwernenn, gwezenn-wern
- ĉeĥe:
- olše
- france:
- aulne
- germane:
- Erle
- hebree:
- אלמון
- hispane:
- aliso
- hungare:
- éger(fa)
- japane:
- ハンノキ
- katalune:
- vern, gènere Alnus
- latinece:
- Alnus
- nederlande:
- els (boom)
- portugale:
- amieiro
- ruse:
- ольха
- slovake:
- jelša
- svede:
- al
- ukraine:
- вільха