aliteraci/o
aliteracio

-
Efekta ripetado de sama aŭ parenca konsonanto ĉe la komenco
de vortoj aŭ de silaboj:
ordo bezonas ordonon;
lukti firme, forte, fajre;
samaj aspiroj kaj esperoj;
vibras vok' en vaga vento;
ŝajnis al mi plaĉa vortolirlado, rimoj kaj superrimoj foje belaj, trafaj
vortludoj, indaj aliteracioj kaj ankaŭ etaj dozoj da poeta intimeco
[1];
aliteracio estas uzata kune kun regula ritmo kaj rimo: „tamen restas taŭga vojo de
taktiko: / trudi penson en esprimon / taktofirman kaj en rimon…“
[2].
rimo
1.
Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?
2. Monato, Luiza Carol: Inter videbleco kaj nevidebleco
2. Monato, Luiza Carol: Inter videbleco kaj nevidebleco
- angle:
- alliteration
- beloruse:
- алітэрацыя
- france:
- allitération (de consonnes)
- germane:
- Alliteration, Stabreim
- hispane:
- aliteración
- hungare:
- alliteráció, betűrím
- japane:
- 頭韻 [とういん]
- katalune:
- al·literació
- nederlande:
- alliteratie, stafrijm
- pole:
- aliteracja
- portugale:
- aliteração
- rumane:
- aliterație
- ruse:
- аллитерация
- slovake:
- aliterácia
- svede:
- allitteration