aken/o PIV1
akeno

- Unusema fermfrukto, speco de nukso1, ĉe kiu maldika, ledreca perikarpo, kunigita en sola loko, strikte ĉirkaŭas unuopan semgrajnon: la fruktoj de sunfloro, leontodo, fragujo estas akenoj; frago […] estas frukto nur nutrovidpunkte, ne botanike: veraj fruktoj estas la akenoj, la malgrandaj flavaj semoj kiuj estas sur la surfaco de la frago [1].
1.
Filomena Canzano: Bonan Apetiton! Fragoj, Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2017
- angle:
- achene
- france:
- akène
- germane:
- Achäne
- latinece:
- achenium
- ruse:
- семянка