akcelometr/o

akcelometro

TEK
Instrumento por mezuri la akcelon dum movo: dum sep tagoj [ili] portis ĉe karpeo rubandojn kun enmuntita akcelometro [1]; sur lango de unu ŝuo li estis instalinta akcelometron kun la celo mezuri la fortojn [2]. VD:giroskopo
1. La senmova vivstilo akcelas maljuniĝadon, Pola Retradio
2. Monato, Roberto PIGRO: La ŝulaĉa problemo, 2017 n-ro 12
angle:
accelerometer
france:
accéléromètre
germane:
Beschleunigungssensor, Beschleunigungsmesser
hispane:
acelerómetro

administraj notoj