*abi/o

*abio

BOT Ĉiamverda arbo el koniferoj kun starantaj konusoj kaj pingloformaj maldikaj, iom flekseblaj folioj, ofte havantaj malsupre du helajn striojn, kaj elkreskantaj kun piedeto rekte el la branĉoj; genro el familio pinacoj (Abies): cikonio havas sian loĝejon sur abioj [1]; cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon [2]; ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkutas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon [3]; la abio aspektis tre bonfarte: ĝi estis kvazaŭ iomete da poezio inter la rubaĵoj [4]; la altaj, neĝkovritaj Alpoj, kun nuboj kaj mallumaj abioj [5]; helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj Marta . SUB:kristnaskarbo
angle:
fir
beloruse:
елка
bretone:
saprenn, gwezenn-sapr
bulgare:
ела, елха
ĉeĥe:
jedle
dane:
ædelgran
france:
sapin
germane:
Tanne
greke:
έλατο
hebree:
אשוח
hispane:
abeto
hungare:
jegenyefenyő
indonezie:
cemara
itale:
abete
japane:
モミ [もみ]
katalune:
avet
latinece:
Abies
nederlande:
zilverspar, zilverden
okcitane:
avet
perse:
نراد
pole:
jodła
portugale:
pinheiro
ruse:
пихта
slovake:
jedľa
slovene:
jelka, hoja
svede:
gran
turke:
göknar

administraj notoj