Vurtemberg/o Fab4 , Virtemberg/o

Vurtembergo, Virtembergo

HISGEOG
De 12-a jc ĝis 1495, graflando de la Sankta Romia Imperio ĉe la rivero Nekaro, poste duklando kaj ekde 1806 ĝis 1871 reĝlando, poste membroŝtato de Germanujo, nun parto de Baden-Vurtembergo: en la Germana lando Vurtembergo, kie la akaciaj arboj tiel bele floras ĉe la landvojo […] troviĝas urbeto, nomata Marbach [1].
angle:
Württemberg
beloruse:
Вюртэмбэрг
france:
Wurtemberg
germane:
Württemberg
japane:
ビュルテンベルク州 [ビュルテンベルクしゅう]
ukraine:
Вюртемберґ

Badeno-Vurtembergo, Baden-Virtembergo, Badeno-Virtembergo

GEOGPOL
Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo, situanta en la sudokcidenta parto kun regurbo Ŝtutgarto: la kristandemokratoj, kiuj jam de 57 jaroj regas en Baden-Vurtembergo, perdus sian kutiman plimulton [2]; grandaj urboj en Baden-Virtembergo estas Ŝtutgarto, Manhejmo, Karlsruho, Hajdelbergo, Frajburgo kaj Ulmo, la lando formiĝis en 1952 el Badeno, Virtembergo kaj Hohencolero; Vurtembergo enkondukis paragrafon en la leĝon, kiu malpermesas al instruistoj sintenon, kiu povus endanĝerigi religian neŭtralecon kontraŭ gepatroj kaj gelernantoj aŭ la pacon en lernejoj [3]; en Baden-Virtembergo la Socialdemokrata kaj Verdula Partioj reenkondukas la naŭjaran gimnazion [4]; konatecon atingis Günther Oettinger, iama ministroprezidanto de la germana federacia lando Badeno-Virtembergo, pro parolado antaŭ la Eŭropa Parlamento en Bruselo [5].
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Volo de la popolo, 2010
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Energie lernante
angle:
Baden-Württemberg
beloruse:
Бадэн-Вюртэмбэрг
bulgare:
Баден-Вюртемберг
france:
Bade-Wurtemberg
germane:
Baden-Württemberg
hungare:
Baden-Württemberg
itale:
Baden-Württemberg
katalune:
Baden-Württemberg
nederlande:
Baden-Württemberg
perse:
بادن-وورتمبرگ
svede:
Baden-Württemberg

administraj notoj