vor/i PIV1

vori

(tr)
Manĝegi: langvori [1]; kadavro de porko aŭ de cervo estas ĵetita aŭ pendigita por ke malsatantaj varanoj venu tie vori ĝian putrantan karnon [2]; ŝafoj, kaproj, bovoj k.c., kiujn amas ataki kaj vori ne nur la leopardoj, sed ankaŭ diversaj aliaj rabobestoj sovaĝaj [3]; (figure) la publiko […] voris artikolojn kaj fotojn aperigitajn en klaĉrevuoj [4]. (figure) la konstruado voris tri miliardojn da eŭroj [5]. VD:konsumi, avidi
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
2. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
3. Monato, Donald Broadribb: La mondo laŭ la vidpunkto de leopardo, 2007
4. Paul Gubbins: Diana... ĉu diino?, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 16a
5. Monato, Stefan Maul: Misteroj, 2010
angle:
devour
beloruse:
жэрці
ĉeĥe:
požírat, trhat potravu zuby, žrát
france:
dévorer
germane:
verschlingen, fressen
hispane:
devorar
hungare:
fal
katalune:
devorar
nederlande:
verslinden
pole:
żreć, pożerać
portugale:
devorar
ruse:
жрать, пожирать
slovake:
hltať, žrať
ukraine:
їсти (про тварин), жерти, пожирати

administraj notoj