*veŝt/o PV

*veŝto

TEKS Senmanika brustvesto, ordinare portata sub jako: en ĝisgenuaj pantalonoj kaj alte butonumitaj veŝtoj kaj surtutoj […] tiel estis vestita la avo[j] [1]; li senĉese […] levis la ŝultrojn, kvazaŭ la veŝto ĝenus lin sub la akseloj PatrojFiloj ; Klem estis en la fabriko, sen ĵako kaj veŝto, kun manikoj de la ĉemizo volvigitaj super la kubutoj KKl ; li metas ambaŭ manojn en la jakpoŝojn, poste en la pantalonpoŝon, en la poŝojn de la veŝto, bankbiletojn li ne trovas LGA ; Halman malfaldis la materialon por montri specon de senbutona veŝto, kiun li surmetis per facila movo [2]. VD:kamizolo, korsaĵo

veŝto
CC-BY-SA-3.0  [3]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
2. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
3. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Waistcoat.jpg
angle:
vest, waistcoat
beloruse:
камізэлька
bulgare:
жилетка
france:
gilet
germane:
Weste
greke:
γκιλέκο
hispane:
chaleco
hungare:
mellény
japane:
ベスト [べすと], チョッキ
katalune:
armilla, jupetí
nederlande:
vest
portugale:
colete
ruse:
жилет, жилетка
ukraine:
жилет, жилетка, безрукавка, камізелька

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.