vasabi/o PIV1

vasabio

1.
BOT Plurjara herbo el Orientazio, kun rizomo, vivanta en marĉoj, genro el familio brasikacoj (Wasabia).
2.
KUI Akragusta helverda spicaĵo el vasabiradiko, kiun oni ofte miksas kun sojsaŭco: ĉu vi ellarmis de vasabio? Por ne ellarmi ŝajne necesas arto, kiun mi ankoraŭ ne regas sufiĉe [1]; la viando de cervo estis manĝita krude same kiel kruda fiŝo kun saŭco kaj vasabio [2].
1. Simizu Y.: "ĉef-" en la tabelo..., 2007-01
2. Curugaŝima Esperanto-Klubo: Ĉasado, [vidita en 2008-09]
france:
wasabi
japane:
ワサビ
katalune:
rave japonés
latinece:
1. Wasabia
ukraine:
васабія

administraj notoj