1uvertur/o FK

uverturo

MUZ
Enkonduko de orkestra komponaĵo, ekzerca por la muzikantoj kaj anonca pri la stilo de la tuto, eventuale memstare ludebla: la uverturo pasis, la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian loĝion FK ; jam Betoveno laŭdegis sian antaŭulon […] Bach […], eĉ planis verki uverturon pri ĉi tiu nomo [1]; la radio aŭdigas la akademian festuverturon de Johano Brahms [2]; la komponisto finverkis ĉiujn aktojn, krom la tria kaj la uverturo [3]. VD:preludo
1. Franz-Georg Rössler: Finiĝis la Bach-jaro, Monato, 2001/01, p. 17
2. Monato, Petro Desmet': Politika historio de la neŭtrala UEA
3. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Princo Igor neniam aŭdita
angle:
overture
beloruse:
увэртура
bulgare:
увертюра
ĉeĥe:
ouvertura, předehra
finne:
alkusoitto
france:
ouverture (musicale)
germane:
Ouvertüre
hispane:
obertura
hungare:
nyitány
itale:
ouverture (mus.)
japane:
序曲 [じょきょく]
nederlande:
ouverture
pole:
uwertura, wstęp (muz)
portugale:
abertura
ruse:
увертюра
slovake:
ouvertúra, predohra, úvod
ukraine:
увертюра

administraj notoj