turne/i PIV1

turnei

(ntr)
Vojaĝi aŭ rondvojaĝi de loko al loko prezentante spektaĵojn, artaĵojn: malgranda teatra trupo turneas, ludante ĉiutage la saman opereton en alia urbo [1]; unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado [2]; ŝi turneis kun sia nacia teamo en malproksimaj urboj de nia lando [3]. VD:gasti2, rondvojaĝi
angle:
tour (theatrical)
beloruse:
рабіць турнэ
ĉeĥe:
hrát na turné
france:
faire une tournée (spectacles)
germane:
auf Tournee gehen
hungare:
turnézik
katalune:
fer una gira
nederlande:
een tournee maken, op tournee gaan
pole:
być w turnee, mieć turnee, odbywać turnee
portugale:
fazer uma turnê
ruse:
делать турне
slovake:
hrať na turné

turneo

TEAMUZ
Vojaĝo de artista grupo por prezenti spektaĵojn en diversaj lokoj: la sukceso de la festivaloj kuraĝigis la organizadon de turneoj de unuopaj teatraj trupoj en aliaj landoj [4]; en ĉiu urbo la sama scenaro, post la lasta prezento de la turneo junulo frapas la pordon de la loĝio [5]; ni menciu interalie s-ron Jan Duda, ĉeĥa violonisto, kiu kun Ĉeĥa Nacia Simfonia Orkestro faris turneon en pli ol 20 urboj tra Japanio [6].
angle:
tour (theatrical)
beloruse:
турнэ
ĉeĥe:
turné, umělecký zájezd
france:
tournée (spectacles)
germane:
Tournee
hungare:
turné, előadókörút
katalune:
gira
nederlande:
tournee
pole:
turnee
portugale:
turnê
ruse:
турне
slovake:
turné, umelecký zájazd
ukraine:
турне, ґастроль, ґастрольна поїздка

administraj notoj