*tromb/o

*trombo

MET
1.
Turniĝa akvokolono levita el la maro fare de turnovento kaj rapide antaŭeniranta kun terura detrua forto; akva ciklono: trombo […] estas rotacianta funelforma nubo, kiu malsupreniĝas al la maro kaj ensuĉas respondan volumenon da akvo, tiel ke la tuto prezentas kolonon inter la maro kaj la nubo [1]. VD:kirloventego, uragano
2.
Simila fenomeno el sablo en la dezerto: se vi volus iri en la dezerton, vi ricevus sablon en la okulojn, se la afero iros bone, sed se ĝi irus malbone, vi trafos en sablan trombon [2].
angle:
waterspout, tornado over water, column of water
beloruse:
сьмерч, віхраслуп, віхура
ĉeĥe:
trombus
france:
trombe
germane:
Trombe 2. Sandteufel, Sandtrombe
hungare:
víztölcsér
japane:
竜巻 [たつまき], 血栓 [けっせん]
katalune:
mànega, tromba marina
nederlande:
waterhoos
pole:
trąba wodna
portugale:
tromba d'água, tromba
ruse:
смерч, вихрь
slovake:
morský vír, tromba
ukraine:
вихор, смерч, тромб

administraj notoj