tiraljor/o
tiraljoro
-
Sola pafisto,
kiu pafas elektitajn homojn el granda distanco, ofte
laboranta en tereno regata de la malamiko:
oni efektive ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj
estas facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj —
ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile —
oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato
povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili
jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste
kuglon sur tiun defendanton
BdV
;
sur tegmento apud la ponto Okonelo kuŝe observadis tiraljoro
Respublikana.
[1]
Rim.: PIV1 markas tiun vorton Zamenhofa, tamen sen referenco kaj kun tute alisenca (infanteria) ekzemplo: tiraljore malvolvi La vorto estas tre kritikinda, ĉar sen esti internacia, ĝi estas falsa amiko: la franca tirailleur, el kiu ĝi evidente devenas, havas tute alian sencon (infanteria avanulo); gvatpafisto estus kaj pli trafa, kaj pli radikŝpara. [Sergio Pokrovskij]Rim.: Laŭ la Z-radikaro de Wüster la vorto aperas en la verko La Batalo de l' Vivo, aperinta en 1910. La de W indikita signifo estas soldato. Ŝajnas do, ke Z sciis pri la franca signifo kaj ke la misa signifo venis de iu alia. [Felmano Ulriko]
1.
William Auld: Pajleroj kaj stoploj, La tiraljoro, p. 155
- angle:
- sniper
- beloruse:
- снайпэр
- ĉeĥe:
- tirailleur
- france:
- tirailleur, tireur (d'élite)
- germane:
- Scharfschütze
- hispane:
- francotirador
- hungare:
- mesterlövész, orvlövész
- itale:
- cecchino, tiratore scelto
- japane:
- 狙撃兵 [そげきへい]
- katalune:
- franctirador
- nederlande:
- scherpschutter
- pole:
- snajper
- portugale:
- franco-atirador
- ruse:
- снайпер
- slovake:
- osamelý strelec, snajper
- ukraine:
- стрілець, піхотинець