*7ties JED

*ties

Nevariebla pronomo montranta posedon, apartenon kaj signifanta „de tiu, de tio, de tiuj“: se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [1].
a)
Rilatanta al antaŭe menciita persono aŭ afero: lin akompanis lia filino Lois kaj ties fianĉo [2]; komenciĝis viva agado sur la strato antaŭ la malnova hotelo kaj en ties larĝa, arkaĵa pordego [3]; la ĉefservisto de la princido […] tre humile esprimis sian ĝojon pro ties feliĉa reveno hejmen [4]; jen alvenas Omar kaj Ijob kaj ĉi ties gastoj [5]; anstataŭ esti jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, li surhavas ties vestojn [6];
b)
Rilatanta al iu aŭ io priskribita per antaŭa propozicio: kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila [7]; se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta [8]; kiu eĉ nur […] difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj [9].
c)
Rilatanta al responda „kies“: kies gasto mi estas, ties feston mi festas PrV .
Rim.: Atentu, ke ne ĉiam „ties“ rilatas al antaŭa „kies“. Jen „kies“ rilatas al la familioj, kaj „ties“ al la filoj: familioj, kies filoj servis en la brita armeo dum la unua mondomilito, sentis, ke ili silentu kaj eĉ hontu pri ties partopreno en „brita“ milito [10]. En la sekva ekzemplo „kies“ rilatas la la maraj lupoj kaj „ties“ al la antaŭe menciitaj „ceteraj etnoj“ la ceteraj [etnoj…] ĉasis ĉefe marajn lupojn, kies graso estis ties baza manĝado [11]. Pli klare oni tie ĉi skribus „kies graso estis ilia baza manĝado“.
VD:kies3
angle:
that one's
beloruse:
таго (чый?), яго (чый?), ягоны, яе (чый?), ейны, іх (чый?), іхні
ĉeĥe:
toho, těch
france:
de celui-ci, de celui-là, de ceci, de ceux-ci
germane:
dessen, deren, deren
hispane:
de este, de ese, de aquel, de esto, de estos, de esos, de aquellos
hungare:
ennek a, annak a, ezé, azé
indonezie:
milik (orang) itu
japane:
それの, その人の [そのじんの], その物の [そのぶつの]
nederlande:
diens, zijn, haar, hun
pole:
jego, jej, ich, tego, tej, tamtego, tamtej, owego, owej, owych, tej osoby, tamtej osoby, tamtych osób
rumane:
al (a, ai, ale), acestuia, acesteia, aceluia, aceleia, acelora
ruse:
того (ответ на вопрос "чей?"), принадлежащий тому, его ("чей?"), её ("чей?"), их ("чей?")
slovake:
toho
ukraine:
того, тому приналежний

administraj notoj