teravat/o

teravato (TW)

FIZ Mezurunuo de povo egala al biliono (1012) da vatoj: fakuloj studas la eblecon preni energion el […] profundaj tavoloj de la terkrusto […] oni kalkulas, ke ĝi povas liveri milojn da teravatoj da energio [1]; unu teravathoro egalas al unu miliardo da kilovathoroj [2].
1. [A. Oberndorfer]: Energio el la terkrusto, Esperanta Retradio, 2024-04-16
2. Monato, Stefan Maul: Necesas energio, 2008
france:
térawatt
germane:
Terawatt

administraj notoj